Kio estas KompoZer?

Por ekscii, kiom da homoj uzas la esperantlingvajn programojn tradukitajn de mi, mi petas vin plenigi malgrandan demandilon.

KompoZer estas pluevoluigo de la HTML-redaktilo Nvu. Nvu siaflanke havas siajn radikojn en la komponanto de HTML-redaktilo de la malnova programpako Mozilla Suite. Ili estas memstaraj programoj, kontraŭe al la programkomponanto de la iama Mozilla Suite. La programido de ĉi tiu Mozilla Suite, SeaMonkey, ankaŭ havas ĉi tiun programkomponanton. Pliaj programoj el la familio Mozilla estas la foliumilo Firefox, la retpoŝta kaj novaĵgrupa aplikaĵo Thunderbird kaj la kalendara programo Sunbird. Ĉiuj menciitaj programoj, escepte de Nvu, ekzistas intertempe en Esperanto. En la navigejo maldekstre vi trovas ligilojn al la retejoj de la esperantaj versioj de ĉi tiuj aplikaĵoj, kie vi ankaŭ trovos ligilojn al la originalaj anglalingvaj retejoj.

La esperanta versio estas je dispono kiel kompleta programarkivo por Vindozo (.zip) kaj kiel lingvopako (.xpi). La lingvopako estas sendependa de iu programplatformo, do vi povas esperantigi per ĝi ekz. ankaŭ KompoZer por Makintoŝo, por kiu mi ne povas disponigi programarkivon.

Detalojn pri la programo vi trovas en la originala anglalingva retejo http://www.kompozer.net. Sed ĉi tiu traduko ne estas oficiala, do vi trovas la esperantajn versiojn nur ĉi tie, en ĉi tiu retejo. Por KompoZer estas lingvopakoj en pluraj lingvoj, kiujn vi trovas en la ĵus menciita retejo.