
|
|
Nova! Ekde versio 0.8b2 KompoZer en Esperanto
estas oficiala. Sed la plej grava novaĵo estas: Estas nun ne nur
arkivaj versioj por Vindozo kaj Linukso kaj la lingvopakaĵo, sed -
dank' al la teamo de
KompoZer - ankaŭ instalebla versio por Vindozo kaj arkiva versio
por Mac OS en Esperanto!
Instali esperantan KompoZer
Elŝutu la instalan version por Vindozo al dosierujo laŭ via volo en via komputilo, duoble alklaku la instaldosieron kaj la instalproceso komenciĝos kaj gvidos vin tra la instalado. Krom la lingvopako estas je dispono du esperantaj programaj arkivoj por Vindozo (formato .zip) kaj Linukso (formato .tar.gz). Ĉi tiuj arkivaj versioj enhavas la kompletan jam esperantigitan programon KompoZer. Do vi ne bezonas aldone elŝuti ion alian. Vi nur bezonas malfermi la arkivojn kaj malpaki la dosierojn, kiujn ili enhavas. La lingvopakon vi nur tiam bezonas, kiam vi laboras kun programversio en alia lingvo kaj volas esperantigi ĉi tiun programversion. Elŝutinte la zip-dosieron, vi simple nur bezonas duoble alklaki la elŝutitan aktualan dosieron kompozer-0.8b2.eo.win32.zip kaj ĝi estas aŭtomate malfermata en la programo, kiu estas kun la dosiertipo .zip. Malpaku la dosierojn en dosierujon de via elekto. Poste vi ankoraŭ devas krei simbolan ligilon sur via labortablo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne povas disponigi instaleblan programversion, do vi tial devas mem krei ĉi tiun simbolan ligilon, por ke vi estonte povu komforte startigi la esperantan KompoZer. En Linukso vi malpakas la arkivan dosieron en la
formato .tar.gz en la konzolo aŭ vi uzas Linuksan pakprogramon, kiel
ekz. ARK. Se vi volas malpaki el la konzolo, iru do al la dosiero, kien
vi volas malpaki la arkivajn dosierojn kaj enigu jenan komandon: Instrukciojn pri la instalado de la lingvopako vi trovos sur ĉi tiu paĝo. |