Nova! Ekde versio 0.8b2 KompoZer en Esperanto estas oficiala. Sed la plej grava novaĵo estas: Estas nun ne nur arkivaj versioj por Vindozo kaj Linukso kaj la lingvopakaĵo, sed - dank' al la teamo de KompoZer - ankaŭ instalebla versio por Vindozo kaj arkiva versio por Mac OS en Esperanto!

Instali la esperantan lingvopakaĵon

  1. Elŝuti la instalotajn dosierojn de KompoZer
  2. Se vi jam uzas KompoZer en la angla aŭ alia nacia lingvo, vi bezonas nur la esperantan lingvopakaĵon por esperantigi KompoZer. Ankaŭ se vi uzas aliajn operaciumojn ol Vindozo kaj Linukso, vi devas elekti ĉi tiun vojon, eĉ se vi volas instali KompoZer la unua fojon.

    • Elŝuti programajn dosierojn de KompoZer

    La anglajn programajn dosierojn de KompoZer vi trovas ĉi tie.

    • Elŝuti la esperantan lingvopakaĵon

    Elŝutu nun la lingvopakaĵon kompozer-0.8b2.eo.langpack.xpi.

  3. Instali la esperantan lingvopakaĵon
  4. Elŝutinte la programajn dosierojn kaj la lingvopakaĵon kaj instalinte la programon KompoZer, vi nun povas instali la esperantan lingvopakaĵon.

    Atentu: La versiaj numeroj de la programo kaj de la lingvopakaĵo devas esti la samaj! Aktuale tio estas la versio 0.8b2.

    Startigu KompoZer (ankoraŭ la originala anglalingva versio) kaj iru al Tools (Ilrimedoj) - Add-ons... (Aldonaĵoj). En la dialogo, kiu malfermiĝas nun, alklaku la butonon Install kaj en la fenestro de la poste malfermiĝanta dialogo iru al la dosierujo, en kiun vi elŝutis la lingvopakaĵon kaj elektu la dosieron kompozer-0.8b2.eo.langpack.xpi. Alklaku la butonon "Open" kaj nun la instala asistilo aperas. Alklaku "Install Now" kaj la lingvopakaĵo estas instalata. Por ke ĝi funkciu, vi devas startigi KompoZer denove.

  5. Ebligi la esperantan lingvopakaĵon
  6. Bedaŭrinde ne estas eble, ke KompoZer aperas esperantlingve post la restarto. Vi devas ebligi tion mem. Por tio estas du eblecoj:

    • Aktivigo en la komanda linio aŭ el la simbola ligilo sur la labortablo

    Se startigas KompoZer el la komanda linio aŭ la simbola ligilo sur la labortablo, vi devas plivastigi la programvojon per la opcio -UILocale eo (ne forgesu la streketon!), do:
    C:\Programoj\kompozer\kompozer.exe -UILocale eo. Anstataŭ C:\Programoj\kompozer\ vi memkombreneble devas uzi vian instalvojon. La ekzempla vojo estas vindoza vojo, sed la opcio estas valida ankaŭ por Linukso.

    • La konfigura agordo general.useragent.locale

    La dua ebleco estas iomete kaŝita en la programo. Ĉiu programo el la programserio Mozilla havas kaŝitajn konfigurajn agordojn, kiuj povas esti ŝanĝataj. Sed, ili verdire estas for progresintaj uzantoj. Do startigu KompoZer, iru al la menu "Tools" kaj poste al "Options..." En la malfermita fenestro klaku supre sur la langeton "Advanced" kaj de tie al la langeto "General" (defaŭlta). Alklaku poste la butonon "Config Editor..." Nun malfermiĝas fenestro kun la titolo "about:config", kiu montras diversajn konfigurajn agordojn, el kiuj kelkaj ankaŭ estas atingeblaj el la programa interfaco. Supre estas eniga kampo kun la nomo "Filter:". Enigu tien jenan esprimon (sen citiloj!): "general.useragent.locale". Kaj vi tuj vidos ĉi tiun agordon antaŭ vi. Elektu ĝin per la dekstra musklavo kaj poste elektu "Modify". Aperos malgranda fenestro kun eniga kampo, en kiu troviĝas la teksto "en-US". Anstataŭigu "en-US" per "eo". Alklaku la butonon "OK" kaj forlasu la konfiguran redaktilon kaj la dialogon "Options...". Restartigu KompoZer kaj nun KompoZer startos en Esperanto.